Plasta Planedo #6/9 - Juergen Artner Video
Plasta Planedo "Plastic Planet"
Komence la reĝisoro retrospektas al sia infaneco, al sia avo, kiu estis produktisto de plasto en epoko, kiam tio estis rara. Kaj li alvenas en nia mondo, kiu abundas de plastaĵoj ĉie. Reĝisoro Boote kiel intervjuisto, vojaĝas tra la mondo kaj enketas ĉie, kiel homoj vivas meze de plastaĵoj, li enketas aŭstrajn familiojn en iliaj domoj, li enketas familiojn en Usono kaj familiojn en tute simplaj kabanoj en Kolkato. Li intervjuas reprezentantojn de la plastoindustrio kaj sciencistojn, kiuj esploris la san-danĝerigajn aldonojn de plasto (ekz-e moligencojn), kiuj troviĝas en plastaj boteloj samkiel en suĉiloj por beboj, kiuj tiel rekte estas trinkataj kaj manĝataj. Apartan atenton li donas al bisfenolo A (BPA), la baza komponanto de polikarbonato, ĝi efikas kiel virina hormono (estrogeno, t.e. ĉe bestoj kaj homoj la viraj individuoj perdas sian fekundecon, ili viriniĝas). Ĉiuj homoj sorbas ĝin, ĉu per manĝo, ĉu per trinkado, ĉu per aerspirado. La filmo emfazas, ke ĉiu entrepreno bonege gardas sian sekreton, kiujn komponaĵojn ili uzas por la produktado de siaj plastoj, tiel ke la konsumantoj normale tute ne povas ekscii, el kio la produktoj fakte konsistas, kaj kompreneble tute ne scias pri eventualaj danĝeroj kaj riskoj. Samtempe la filmo priskribas, kiugrade plasto ĉeestas ĉie-ĉie en nia vivo, kiugrade plasta rubaĵo jam troviĝas en la plej foraj lokoj de la tero - en la maroka dezerto, en oceana rubokirlo , kie la pecetoj de disfalanta plastaĵo estas manĝataj kvazaŭ planktono, mortiga „planktono, kiu venenigas la manĝintojn. http://eo.wikipedia.org/wiki/Plasta_planedo
Author: EsperantoFreiburg; Uploaded: Oct 31, 2009; Duration: 1:3; Views: 23
Tags: traduko ekologio plasto planedo bpa werner boote veneno toksika esperanto internacia uea sat subtitolo subteksto zamenhof linvo dokumnetario filmo 1887 playstation store plastazote foam playstation 4 plasticine garden playstation network plastazote plastal plastazote sheet playstation plasticine










